Al la enhavo

Vortordo en ĉefa frazo

Frazo konsistas el subjekto (persono aŭ objekto plenumanta la agon), predikato (konjugaciita verbo) kaj eventuale aliaj frazpartoj.

En ĉefa frazo (kun punkto je fino) la predikato ĉiam troviĝas dualoke.

I II III
Ich gehe heute ins Kino.
Unser Vater spielt gern Tennis.
Natalie faulenzt nicht gern.
Ich gehe heute ins Kino.
= Mi iras hodiaŭ en kinejon.
Unser Vater spielt gern Tennis.
= Nia patro ŝatas ludi tenison.
Natalie faulenzt nicht gern.
= Natalie ŝatas pigrumi.

Se iu alia frazparto en ĉefa frazo troviĝas sur la unua pozicio, la subjekto sekvos tuj post la predikato.

I II III
Heute gehe ich ins Kino.
Heute gehe ich ins Kino.
= Hodiaŭ mi iras en kinejon.

Demanda frazo

Decidiga demando – sen demandovorto: predikato unualoke, rekte sekvata de subjekto.

I II III
Gehst du heute ins Kino?
Gibt es etwas über Architektur?
Gehst du heute ins Kino?
= Ĉu vi hodiaŭ iras en kinejon?
Gibt es etwas über Architektur?
= Ĉu spekteblas io nova pri arkitekturo?

Je tiaj decidigaj demandoj oni respondas per “Jes.” aŭ „Ne.”

Kompletiga demando – kun demandovorto: unualoke la demandovorto, dualoke la predikato, tuj poste la subjekto.

I II III
Wohin gehst du heute?
Wie ist Ihr Name?
Wo ist die Ausstellung?
Wohin gehst du heute?
= Kien vi iras hodiaŭ,
Wie ist Ihr Name?
= Kio estas via nomo?
Wo ist die Ausstellung?
= Kie estas la ekspozicio?

Demandovortoj

Demandovortoj komenciĝas per la litero „w“.

wer? (= wer? ('kiu'))
  • Wer ist das?
    Kiu estas tio?
was? (= was? ('kio'))
  • Was möchtest du trinken?
    Kion vi volus trinki?
  • Was machen wir heute?
    Kion ni faros hodiaŭ?
wessen? (= wessen? ('kies'))
  • Wessen Katze ist das?
    Kies kato estas tio?
wem? (= wem? (' al kiu'))
  • Wem soll ich helfen?
    Al kiu mi helpu?
wen? (= wen? ('kiun'))
  • Wen besuchen wir heute?
    Kiun ni vizitos hodiaŭ?
warum? (= warum? ('kial'))
  • Warum warst du nicht in der Schule?
    Kial vi ne estis en lernejo?
wann? (= wann? ('kiam'))
  • Wann kommst du zu uns?
    Kiam vi venos al ni?
wo? (= wo? ('kie'))
  • Wo wohnst du?
    Kie vi loĝas?
  • Wo ist die Ausstellung?
    Kie estas la ekspozicio?
wohin? (= wohin? ('kien'))
  • Wohin fahrt ihr im Urlaub?
    Kien vi veturas por ferio?
woher? (= woher? ('de kie'))
  • Woher kommst du?
    De kie vi venas?

Sinsekvo de la objektoj en la frazo

Se en iu frazo du objektoj aperas kiel substantivoj, la dativobjekto staras antaŭ la akuzativa objekto.

Ich gebe meinem Freund das Buch.
= Mi donas al mia amiko la libron.

Person-pronoma objekto ĉiam staras antaŭ substantiva objekto.

Ich gebe ihm das Buch.
= Mi donas al li la libron.
Ich gebe es ihm.
= Mi donas ĝin al li.

Se en la sama frazo aperas du person-pronomaj objektoj, tiam tiu kun la akuzativo staras antaŭ tiu kun la dativo.

Ich gebe meinem Freund das Buch.
Ich gebe es ihm.

Neado „nicht”

La negacion "nicht" oni uzas por neado de tuta frazo aŭ de frazparto.

Neado de tuta frazo: "nicht" je la frazofino, sed antaŭ la dua verbo

Ich liebe dich nicht.
= Mi ne amas vin.
Ich kann leider nicht schwimmen.
= Bedaŭrinde mi ne scipovas naĝi.

Neado de frazoparto: "nicht" antaŭ la neata frazoparto

Ich will nicht jetzt schwimmen (sondern in einer Stunde).
= Mi volas naĝi ne nun (sed post unu horo).
Sie geht nicht mit Florian (sondern mit Markus).
= Ŝi iras ne kun Florian (sed kun Markus).

„welch“-demando

Demandojn kun „welch-“ oni uzas por elekti iun difinan personon aŭ objekton inter aliaj.

„welch“ anstataŭigas la artikolon antaŭ substantivo.

„welch“ estas deklinaciata same kiel la difina artikolo.

Tabelo 1. – Finaĵoj de kazoj
maskulin feminina neutral Plural
Nominativ
  • welcher Tisch?
    kiu tablo?
  • welcher Rock?
    kiu jupo?
  • welche Lampe?
    kiu lampo?
  • welche Jacke?
    kiu jako?
  • welches Bett?
    kiu lito?
  • welches Kleid?
    kiu vesto?
  • welche Stühle?
    kiuj seĝoj?

  • kiuj ŝuoj?
Genitiv
  • welches Tisches?
  • welches Rockes?
  • welcher Lampe?
  • welcher Jacke?
  • welches Bettes?
  • welches Kleides?
  • welcher Stühle?
  • welcher Schuhe?
Dativ
  • welchem Tisch?
  • welchem Rock?
  • welcher Lampe?
  • welcher Jacke?
  • welchem Bett?
  • welchem Kleid?
  • welchen Stühlen?
  • welchen Schuhen?
Akkusativ
  • welchen Tisch?
  • welchen Rock?
  • welche Lampe?
  • welche Jacke?
  • welches Bett?
  • welches Kleid?
  • welche Stühle?
  • welche Schuhe?

Kaŭzaj frazoj kun „weil“

La konjunkcio „weil“ indikas kaŭzon. Post la konjunkcio sekvas apuda frazo (subjekto + aliaj frazeroj + predikato je la fino). Se la frazo kun „weil“ konsistigas la unuan frazparton, la ĉefa frazo devas komenciĝi per predikato.

Ich bleibe heute zu Hause, weil ich sehr krank bin.
= Hodiaŭ mi restos hejme, ĉar mi estas tre malsana.
Weil ich sehr krank bin, bleibe ich heute zu Hause.
= Ĉar mi estas tre malsana, mi restos hodiaŭ hejme.
Wir kommen schon am Freitag, weil wir einen langen Weg haben.
= Ni venos jam vendredon, ĉar ni havas longan vojon.
Ich bin sauer, weil ich Hunger habe.
= Mi estas kolera, ĉar mi malsatas.

Frazoj kun „dass“

Objektaj frazoj kun “dass”

La objektofrazoj komenciĝas per la konjunkcio „dass“ (ke). Post la konjunkcio sekvas la apuda frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + predikato je la fino).

Er hat gesagt, dass sie nicht kommen können.
= Li diris, ke ili ne povas veni.
Wahrscheinlich haben Sie schon erfahren, dass es neue Lehrerinnen und Lehrer gibt.
= Verŝajne vi jam eksciis, ke ni havas novajn instruistinojn kaj instruistojn.
Bist du sicher, dass Ömer in der Schule isst?
= Ĉu vi certas ke Ömer manĝas en lernejo?

Kelkaj subordigitaj frazoj anstataŭas iun frazparton. Pro tio oni nomas ilin germane "Gliedsätze".

La frazon, kie (kiel en ĉi tiu kazo) la subordigita frazo staras sur la loko de objekto, oni nomas objekta frazo. La funkcio de tiu ĉi subordigita frazo estas plenumi rolon de akuzativa objekto de ĉeffrazo.

La demando estas ĉe la objekta frazo sama kiel ĉe objekto.

Was weißt du? – Ich weiß, dass du in deinem Architektenbüro viel zu tun hast.
= Kion vi scias? – Mi scias, ke vi en via arkitektista oficejo havas multe da laboro.
Was hast du erfahren? – Ich habe erfahren, dass der Bus nicht fährt.
= Kion vi eksciis? – Mi eksciis, ke la buso ne veturas.
Nur knapp 18 Prozent der Umfrageteilnehmer gaben an, dass sie absolut vertraut im Umgang mit komplexen Fahrzeugtechniken sind.Was gaben 18 Prozent der Umfrageteilnehmer an? Dass sie absolut vertraut im Umgang mit komplexen Fahrzeugtechniken sind.
= Nur preskaŭ 18 procentoj de partoprenintoj de la enketo indikis ke ili absolute spertas pri umado pri kompleksaj veturilaj teknikaĵoj. – Kion indikis 18 procentoj de partoprenintoj de la enketo? Ke ili absolute spertas pri umado pri kompleksaj veturilaj teknikaĵoj.

Subjektaj frazoj kun “dass”

Kiam subordigita frazo troviĝas sur la loko de subjekto, oni nomas ĝin subjekta frazo. Subjekta frazo donas informon pri subjekto de frazo. Oni demandas pri ĝi per “wer” (kiu) aŭ “was” (kio).

Mein größter Wunsch ist, dass meine Freundin mich zu Weihnachten besucht. - Was ist mein größter Wunsch? - Dass meine Freundin mich zu Weihnachten besucht.
= Mia plej granda deziro estas, ke mia amikino vizitu min dum Kristnasko. - Kio estas mia plej granda deziro? - Ke mia amikino vizitu min dum Kristnasko.
Dass es nicht schneit, ist sehr schade. - Was ist sehr schade? - Dass es nicht schneit.
= Estas granda domaĝo, ke ne neĝas. - Kio estas granda domaĝo? - Ke ne neĝas.

Maldirektaj demandofrazoj

En kunigitaj frazoj la demandoj povas aperi kiel apudaj frazoj.

La apuda frazo el la decidiga demando komenciĝas per la konjunkcio „ob“; la predikato troviĝas frazfine.

Was hast du heute gekauft?
= Kion vi hodiaŭ aĉetis?
Ich habe gefragt, was du heute gekauft hast.
= Mi demandis, kion vi hodiaŭ aĉetis.
Ich würde auch gerne wissen, wann das Kinocafé aufmacht.
= Mi ankaŭ ŝatus scii, kiam la kineja kafejo malfermiĝas.

La apuda frazo el la decidiga demando komenciĝas per la konjunkcio „ob“ (ĉu); la predikato troviĝas fine de la frazo.

Kommst du heute zu mir?
Ĉu vi venos hodiaŭ al mi?
Ich habe gefragt, ob du heute zu mir kommst.
Mi demandis, ĉu vi venos hodiaŭ al mi.
Ist die E-Mail-Adresse richtig?
Ĉu la retpoŝta adreso estas ĝusta?
Ich bin nicht sicher, ob die E-Mail-Adresse richtig ist.
Mi ne certas, ĉu la retpoŝta adreso estas ĝusta.
Könnten Sie mich bitte zurückrufen und mir sagen, ob die Reservierung in Ordnung geht?
= Ĉu vi bonvole realvokus min kaj dirus ĉu la rezervado enordas?

Kondiĉaj frazoj kun „wenn“

La konjunkcio „wenn“ (kiam, se) priskribas kondiĉon. Post la konjunkcio sekvas subordigita frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + predikato je la fino).

Wenn das Wetter heute schön ist, gehen wir in den Park.
= Se la vetero estos hodiaŭ bela, ni iros en la parkon.
Wir gehen in den Park, wenn das Wetter heute schön ist.
= Ni iros en la parkon, se la vetero estos hodiaŭ bela.
Wenn es mit der Karriere als Fußballspieler nichts wird, habe ich schon einen Plan B.
= Se la kariero kiel futbalprofesiulo ne sukcesos, mi jam havas planon B.
Wenn Sie sofort übersiedeln möchten, können Sie bei einer älteren Dame im Stadtzentrum wohnen.
= Se vi ŝatus translokiĝi tuj, vi povas loĝi ĉe unu pli aĝa sinjorino en urbocentro.

La (malrealaj) kondiĉaj frazoj ofte staras en subjunktivo.

Wenn das Wetter heute schön wäre, würden wir in den Park gehen.
= Kiam la vetero hodiaŭ estus bela, ni irus en la parkon.
Wir würden in den Park gehen, wenn das Wetter heute schön wäre.
= Ni irus en la parkon, kiam la vetero hodiaŭ estus bela.
Zum Schluss möchte ich Sie noch darauf hinweisen, dass es im Stiegenhaus viel gemütlicher wäre, wenn die Heizung funktionieren würde.
= Fine mi ŝatus atentigi vin ankoraŭ pri tio, ke en la ŝtuparejo estus multe pli hejmece se la hejtilo funkcius.
Es wäre schön, wenn Sie sich bis Montag nächster Woche melden könnten.
= Estus bele se vi povus respondi ĝis venontsemajna lundo.
Wenn Sie noch ein bisschen warten könnten, hätte ich ein sehr günstiges Angebot.
= Se vi ankoraŭ iomete povus atendi, mi havus tre favorprezan oferton.

Koncesivaj frazoj kun „obwohl“ kaj „trotzdem”

La koncesivaj frazoj respondas al demando „malgraŭ kiuj kontraŭkialoj?“

La koncesivaj frazoj povas komenciĝi per la konjunkcio „obwohl“ (kvankam). Post la konjukcio sekvas la apuda frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + predikato je la fino).

Obwohl es sehr stark regnet, gehen wir mit dem Hund spazieren.
= Kvankam tre multe pluvas, ni iras promeni kun la hundo.
Gehen wir mit dem Hund spazieren, obwohl es sehr stark regnet.
= Ĉu ni iru promeni kun la hundo, kvankam tre multe pluvas?
Muss ich auch zahlen, obwohl er kein Mittagessen hat?
= Ĉu mi ankaŭ devas pagi, kvankam li ne havas tagmanĝojn?
Obwohl das nicht der Hausordnung widerspricht, stört es mich sehr bei meiner Arbeit.
= Kvankam tio ne kontraŭas la domregulojn, tio tamen ĝenas min dum mia laboro.

La koncesiva frazo povas komenciĝi per la konjunkcio „trotzdem“. La konjunkcio postulas la inversion (predikato + subjekto + aliaj frazpartoj).

Es regnet sehr stark, trotzdem gehen wir mit dem Hund spazieren.
= Pluvas tre multe, malgraŭ tio ni iras promeni kun la hundo.
Ich habe die Mieter schon mehrmals auf diese Probleme hingewiesen, trotzdem hat sich bisher leider gar nichts geändert.
= Mi jam plurfoje atentigis la loĝantojn pri tiuj problemoj, tamen ĝis nun bedaŭrinde nenio ŝanĝiĝis.

Konsekutivaj frazoj kun „deshalb“

La konjunkcio „deshalb“ (tial) priskribas sekvon. La konjunkcio postulas la inversion (predikato + subjekto + aliaj frazpartoj).

Ich bin sehr krank, deshalb bleibe heute zu Hause.
= Mi estas tre malsana, pro tio mi hodiaŭ restos hejme.
Sie hatten weniger zu tun, deshalb hatten sie bestimmt weniger Stress.
= Ili havis malpli multe da laboro, pro tio ili certe havis malpli da streĉiĝo.

Finalfrazoj kun „um...zu“ kaj „damit“

Finalfrazoj respondas al la demando „Wozu“ (por kio) kaj „Zu welchem Zweck“ (por kiu celo).

Se en ambaŭ frazpartoj la subjektoj estas samaj, tiam la finalfrazo estas ligita kun la ĉeffrazo per la konjunkcio „um“, post kiu troviĝas ĉiuj aliaj frazpartoj; fine de la frazo aperas la infinitivo kun „zu“.

ich (= mi) = ich (= mi)

  • Ich lerne fleißig Deutsch. Ich will in Deutschland studieren.
    Mi diligente lernas la germanan. Mi studos en Germanio.
  • Ich lerne fleißig Deutsch, um in Deutschland zu studieren.
    Mi diligente lernas la germanan por poste studi en Germanio.
  • Zwei Škoda-Automechaniker fahren in ein einsames, österreichisches Alpendorf, um Ski zu fahren.
    Du aŭtoriparistoj vojaĝas en izolitan aŭstrian alpan vilaĝon por skii.

En „um...zu“-frazo ne aperas la modalverbo „wollen“.

  • Laura sieht sich oft Filme an. Sie will mit den Freunden darüber reden.
    Laura ofte spektas filmojn. Ŝi volas pri tio paroli kun la amikoj.
  • Laura sieht sich oft Filme an, um will mit den Freunden darüber zu reden.
    Laura ofte spektas filmojn por paroli pri tio kun la amikoj.

Se en ambaŭ frazpartoj la subjektoj estas malsamaj, tiam la finalfrazo estas ligita kun la ĉeffrazo per la konjunkcio „damit“. Post la konjunkcio sekvas la apuda frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + fine la predikato).

ich (= mi) mein Chef (= mia ĉefo)

  • Ich lerne fleißig Deutsch. Mein Chef soll zufrieden sein.
    Mi diligente lernas la germanan. Mia ĉefo estu kontenta.
  • Ich lerne fleißig Deutsch, damit mein Chef zufrieden ist.
    Mi diligente lernas la germanan, por ke mia ĉefo estu kontenta.

La plurparta konjunkcio “entweder … oder”

Plurpartaj konjunkcioj konsistas el du partoj. Ili povas kunligi frazpartojn aŭ eĉ la tutajn frazojn. La unua parto staras tiam antaŭ la unua kunligenda frazparto, la alia parto staras inter la kunligendaj partoj de la frazo.

Junge Männer ab 18 Jahren müssen entweder 6 Monate zum Bundesheer gehen oder einen 9-monatigen Zivildienst bei einer sozialen Organisation machen.
= Junaj viroj ekde 18 jaroj devas trapasi aŭ 6-monatan militan servon, aŭ 9-monatan civilan servon en iu sociala organizo.
Im Sommer wollen Markus und Stefanie entweder nach Holland oder nach Frankreich fahren.
= En somero volas Markus kaj Stefanie vojaĝi aŭ en Nederlandon, aŭ en Francion.
Hans hat immer Glück im Leben. Entweder gewinnt er im Lotto, oder er findet Geld auf der Straße.
= Hans ĉiam bonŝancas en la vivo. Li aŭ gajnas en loterio, aŭ trovas monon surstrate.
Entweder sagst du endlich die Wahrheit, oder ich rufe die Polizei.
= Aŭ vi diros fine la veron, aŭ mi vokos policon.

Relativaj frazoj

Rilativaj frazoj estas subordigitaj frazoj, kiuj priskribas la substantivon de la ĉeffrazo pli detale. Ĝenerale ili troviĝas tuj malantaŭ la koncerna vorto, al kiu ili rilatas. Komence de rilativa frazo troviĝas rilata pronomo. Rilata pronomo devas esti en tiu kazo, kiun postulas verbo en la subordigita frazo. Ili havas la samajn formojn kiel la difinaj artikoloj (escepte de la pronomoj en dativa pluralo). Post la rilata pronomo sekvas la subordigita frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + fine la predikato).

Tabelo 1. – Finaĵoj de kazoj
maskulin feminina neutral Plural
Nominativ
der
die
das
die
Genitiv
des
der
des
der
Dativ
dem
der
dem
denen
Akkusativ
den
die
das
die
Nominativ
Das ist der Mann, der meine Schwester heiraten will.
Tio estas la viro, kiu volas edziĝi al mia fratino.
(Wer will meine Schwester heiraten?)
Kiu volas edziĝi al mia fratino?
Genitiv
Das ist der Mann, dessen Haare grau sind.
Tio estas la viro, kies hararo estas griza.
(Wessen Haare sind grau?)
Kies hararo estas griza?
Dativ
Das ist der Mann, dem ich gestern begegnet bin.
Tio estas la viro, kiun mi renkontis hieraŭ.
(Wem bin ich gestern begegnet?)
Kiun mi renkontis hieraŭ?
Akkusativ
Das ist der Mann, den meine Schwester liebt.
Tio estas la viro, kiun amas mia fratino.
(Wen liebt meine Schwester?)
Kiun amas mia fratino?

La gramatika nombro kaj genro de la rilata pronomo estas fiksitaj de la substantivo en la ĉeffrazo, ĝia kazo de la verbo en la apuda frazo.

Rilataj pronomoj povas esti ligitaj kun prepozicioj se la verbo en la apuda frazo postulas tion.

La rilativaj frazoj povas esti enmetitaj (apartigitaj per komo) en la ĉeffrazon.

Das ist das Mädchen, das ich gut kenne.
= Tio estas la knabino, kiun mi bone konas.
Dafür ist der Mieter in der Wohnung Nr. 4 verantwortlich, der auch gestern wieder seinen Kampfhund ohne Beißkorb und Leine frei im Haus herumlaufen ließ.
= Pri tio kulpas luprenanto en la loĝejo n-ro 4, kiu ankaŭ hieraŭ denove lasis sian batalhundon libere kuradi tien kaj reen en la domo sen buŝumo kaj ŝnuro.
Die Nachbarn, denen ich Geld geliehen habe, sind sehr nett.
= La najbaroj, al kiuj mi pruntedonis monon, estas tre agrablaj.
Weiters möchte ich Sie darauf aufmerksam machen, dass die Frau, die in der Wohnung Nr. 7 wohnt, in der Früh beim Duschen regelmäßig laut und falsch singt.
= Sekve mi ŝatus atentigi vin pri tio, ke la virino, kiu loĝas en la loĝejo n-ro 7, frumatene regule dum duŝado laŭte kaj false kantas.
Die Straßenbahn, auf die ich warte, kommt endlich.
= La tramo, kiun mi atendas, fine venas.

Kiam la rilativa frazo enhavas verbon kun prepozicio, la prepozicio devas troviĝi antaŭ la rilata pronomo.

Die Narrenrufe sind Teil der Karnevalskultur, zu der auch die Karnevalsumzüge gehören.
= La frenezaj salutoj estas parto de la karnavala kulturo, al kiu apartenas ankaŭ karnavalaj procesioj.

Se la rilata pronomo rilatas al iu loko, la adverbo "wo" povas anstataŭigi prepozicion kaj la rilatan pronomon.

Das ist die Stadt, in der Einstein geboren wurde.
= Tio estas la urbo, en kiu naskiĝis Einstein.
oder
= aŭ
Das ist die Stadt, wo Einstein geboren wurde.
= Tio estas la urbo, kie naskiĝis Einstein.

Tempofrazoj

Post la tempaj konjunkcioj sekvas apuda frazo (subjekto + aliaj frazpartoj + fine la predikato).

Konjunkcioj „als“ kaj „wenn“

„Wenn“ oni uzas ĉe nuntempaj kaj estontecaj okazaĵoj aŭ ĉe ripetanta pasinteca okazaĵo.
(La ripeton oni povas reliefigi per la adverboj „immer“, „jedesmal“).

Wenn er mich besucht, bringt er immer eine Flasche Wein mit.
= Kiam li vizitas min, li ĉiam alportas botelon da vino.
Wenn er mich besuchte, brachte er immer eine Flasche Wein mit.
= Kiam li vizitis min, li ĉiam alportis botelon da vino.
Immer wenn in ihrem Leben etwas Besonderes passiert ist, hat sie ein Buch geschrieben.
= Ĉiam kiam okazis io eksterordinara en ŝia vivo, ŝi verkis libron.

Tempa funkcio ĉe la frazoj kun "wenn"

La frazoj kun "wenn" povas esti kondiĉaj aŭ tempaj.

Ripetiĝanta ago: La frazo kun "wenn" respondas tiukaze la demandon "wann".

Sie freuen sich, wenn ich zu ihnen komme und erzählen mir aus ihrem Leben.
= Ili ĝojas, kiam mi venas al ili kaj ili rakontas al mi travivaĵojn el sia vivo.
Es ist Winter. Wenn ich morgens aufstehe, ist es draußen noch dunkel.
= Estas vintro. Kiam mi matene ellitiĝas, ekstere estas ankoraŭ mallume.
Wenn ich abends zu viel Kaffee getrunken habe, kann ich nachts nicht einschlafen.
= Kiam mi vespere trinkas tro da kafo, nokte mi ne povas ekdormi.
Wenn ich mittags Pause mache, klingelt oft mein Telefon und ich werde gestört.
= Kiam mi tagmeze faras paŭzon, ofte sonoras mia telefono kaj mi estas ĝenata.

Antaŭtempo kaj kondiĉo:
La tempa frazo kun "wenn" esprimas, ke la afero en la subordigita frazo okazas antaŭ la ago de la ĉefa frazo. Por ke la ago en la ĉeffrazo povu realiĝi, la kondiĉo devas esti plenumita.

Wenn ich mein soziales Jahr abgeschlossen habe, möchte ich mit dem Studium beginnen.
= Kiam mi estos fininta mian socialan jaron, mi volus ekstudi.
Wenn die Kinder ihre Hausaufgaben gemacht haben, können sie fernsehen.
= Post kiam la infanoj plenumis siajn hejmtaskojn, ili povas spekti televidon.
Wenn ich gut Deutsch gelernt habe, möchte ich in Deutschland studieren.
= Kiam mi estos bone lerninta la germanan, mi ŝatus studi en Germanio.

„Als“ oni uzas ĉe unufoja pasinta okazaĵo.

Als ich den Brief gelesen habe, habe ich mich an die Ferien erinnert.
= Kiam mi legis la leteron, mi rememoris pri la ferioj.
Als ich Kind war, las ich sehr gern Märchen.
= Kiam mi estis infano, mi multe ŝatis legi fabelojn.
Als sie 16 war, wollte sie groß sein und siegen.
= Kiam ŝi estis 16-jaraĝa, ŝi volis esti plenkreska kaj venki.
Pasinteco Nuntempo, Estonteco
unufoje als wenn
plurfoje wenn wenn

Konjunkcio „bevor“

Bevor ich zu Abend esse, mache ich noch Ordnung in der Küche.
= Antaŭ ol mi vespere manĝas, mi unue ordigas la kuirejon.
Bevor sie ihren dritten Mann geheiratet hat, war ihre Autobiographie schon fertig.
= Antaŭ ol ŝi edziĝis kun sia tria edzo, ŝia aŭtobiografio jam estis preta.

Konjunkcio „seit“ / „seitdem“

Seitdem ich sie kennen gelernt habe, geht es mir viel besser.
= Ekde kiam mi ekkonis ŝin, mi fartas multe pli bone.
Seitdem ich dieses Lied singe, kommt die Knef in meine Träume.
= Ekde kiam mi kantas tiun ĉi kanton, Knef venas en miajn sonĝojn.

Konjunkcio „bis“

Wir bleiben hier, bis eure Eltern kommen.
= Ni restos ĉi tie, ĝis venos viaj gepatroj.

Konjunkcio „während“

Während in Europa noch Krieg herrschte, drehte sie bereits die ersten Filme.
= Dum en Eŭropo ankoraŭ okazis milito, ŝi jam aktoris en siaj unuaj filmoj.

Frazoj kun infinitivo

La infinitivo troviĝas ĉiam fine de la frazo.

Antaŭ la infinitivo povas stari la vorteto „zu“ kiu tamen havas neniun propran signifon.

La infinitivo sen „zu“ aperas ĉe:

  • modalverboj:

    Ich kann sehr gut schwimmen.
    = Mi scipovas tre bone naĝi.
    Können Sie mich bitte beraten?
    = Ĉu vi povus konsili min?
  • en subjunktivo post "würde":

    Ich würde gern nach Australien reisen.
    = Mi ŝatus vojaĝi en Aŭstralion.
  • en Futuro I (estonteco):

    In 20 Jahren werden die Menschen auf dem Mond leben.
    = Post 20 jaroj vivos homoj sur la Luno.
  • post verboj indikantaj moviĝon:

    Wir gehen schwimmen.
    = Ni iras naĝi.
    Wann kommst du essen?
    = Kiam vi venos por manĝi?
  • post verboj de percepto:

    Ich sehe die Kinder spielen.
    = Mi vidas ludantajn infanojn.
    Ich höre die Nachbarin singen.
    = Mi aŭdas la najbarinon kanti.
  • post la verboj „lernen“, „lehren“ kaj „helfen“:

    Wir lernen Deutsch sprechen.
    = Ni lernas paroli germane.
    Ich helfe dir die Hausaufgaben machen.
    = Mi helpas al vi fari la hejmtaskojn.
  • post la verbo „lassen“:

    Ich lasse das Fahrrad reparieren.
    = Mi lasas ripari la biciklon.

En aliaj kazoj „zu“ staras antaŭ la infinitivo fine de la frazo. Inter la ĉeffrazo kaj la infinitiva frazo kun „zu“ povas aperi komo.

Es fängt an zu regnen.
= Komencas pluvi.
Hör auf zu rauchen.
= Ĉesu fumi.
Ich habe vor, ein Konto zu eröffnen.
= Mi intencas malfermi konton.
Ich bitte Sie, hier noch zu unterschreiben.
= Mi petas vin ankoraŭ subskribiĝi ĉi tie.

Infinitivsätze mit “zu”

Strukturoj kun „zu“ antaŭ la infinitivo:

  • es ist + adjektivo

    Es ist gesund viel Obst zu essen.
    = Manĝi multe da fruktoj estas sanige.
  • haben + substantivo

    Ich habe jetzt keine Zeit mit dir zu sprechen.
    = Mi nun ne havas tempon por paroli kun vi.
    Wir haben die Absicht, die Sache noch einmal zu besprechen.
    = Ni intencas ankoraŭ unufoje priparoli la aferon.

Kiam en frazo troviĝas nur unu subjekto, sed du verboj, tiuj ĉi verboj povas esti kunigitaj per "zu". Tiukaze oni konjugacias la unuan verbon, kaj la dua verbo troviĝas en infinitiva formo fine de la frazo.

Helga versucht zu schlafen.
= Helga penas dormi.

Kiam temas pri infinitiva frazo, oni devas enmeti komon. Ĉe infinitiva frazo la verbo el ĉeffrazo rilatas al ago de la subordigita frazo. La infinitivo kun "zu" troviĝas sur la lasta pozicio.

Helga versucht, nachts früh zu schlafen.
= Helga penas iri dormi frue.

La infinitivo kun "zu" aperas precipe ĉe certaj verboj. Jen kelkaj de tiuj verboj:

versuchen
= provi, peni
Ich versuche, die Vokabeln so schnell wie möglich zu lernen.
= Mi penas lerni la vortojn kiel eble plej rapide.
hoffen
= esperi
Ich hoffe, dich bald wiederzusehen.
= Mi esperas baldaŭ revidi vin.
vorschlagen
= proponi
Ich schlage vor, heute Abend in einem Restaurant zu essen.
= Mi proponas manĝi hodiaŭ vespere en iu restoracio.
aufhören
= ĉesi
Ich habe letzten Freitag aufgehört zu rauchen.
= Pasintan vendredon mi ĉesis fumi.
beginnen
= komenci
Morgen beginne ich, abends eine Stunde Sport zu machen.
= Morgaŭ mi komencas sportumi dum unu horo ĉiuvespere.
sich freuen
= ĝoji
Ich freue mich, dich am Wochenende zu treffen.
= Mi ĝojas ke mi renkontos vin dum semajnfino.

Modalaj partikuloj

La germana lingvo estas riĉa je modalaj partikuloj. Modalaj partikuloj aperas ĉefe en parolata lingvaĵo. Temas pri nedeklinacieblaj vortoj, kiuj esprimas intencon kaj ofte certan emocion de la parolanto. Per tio ili povas pli fortigi aŭ malpli fortigi impreson de la parolata frazo.

Helpe de ili la parolanto povas signali certecon, akcepton, distancon, emocian sintenon aŭ racionalan kaj kvalitan pritakson. (Helbig/Helbig 1990: dorspaĝa teksto.)

Multaj modalaj partikuloj povas havi plurajn signifojn. Kutime ili troviĝas meze de la frazo malantaŭ la verbo kaj pronomo.

Ekzemploj por kelkaj modalaj partikuloj:

aber
= ja
Das war aber ein Film! Ich werde ihn Jahre lang nicht vergessen.
= Tio ja estis filmo! Mi memoros ĝin ankoraŭ dum multaj jaroj.
doch
= jes ja, ja, do
Wieso stehen Sie vor der Tür? Kommen Sie doch rein!
= Kial vi staras antaŭ la pordo? Eniru do!
bloß
= nur
Wo ist bloß meine Brille? Ich hatte sie doch eben noch.
= Kie estas miaj okulvitroj? Mi ja havis ilin antaŭ momento.
denn
= do
Wieder bei der Arbeit? Bist du denn wieder ganz gesund?
= Ĉu denove laborante? Ĉu vi do jam resaniĝis?
ja
= ja
Horst kann mir das Rauchen nicht verbieten. Er ist ja nicht mein Vater.
= Horst ne povas malpermesi al mi la fumadon. Li ja ne estas mia patro.
wohl
= kredeble, verŝajne, evidente
Mit 200 km/h auf der Landstraße! Du bist wohl lebensmüde!
= Veturi 200 km/horo sur ordinara vojo! Vi kredeble emas mortigi vin!
eigentlich
= fakte
Du sag mal, ist Paul eigentlich verheiratet? Ich sehe ihn immer allein auf den Partys?
= Diru, ĉu fakte Paul estas edziĝinta? Mi vidas lin ĉiam solan dum festoj!
schon
= jam
Er hatte sowieso nicht mehr viel Geld im Spiel. Wie hoch kann der Verlust schon sein?
= Ĉiukaze li ne plu havis multe da mono en la ludo. Kiom alta povas esti la perdo?
Reen al la komenco