Al la enhavo

Pri ni

Deutsch.info estas retpaĝaro por lerni la germanan lingvon, uzanta modernajn didaktikajn ilojn kaj disponiganta ankaŭ utilajn informojn pri vivo kaj laboro en Germanio kaj Aŭstrio.

Kio estas deutsch.info?

La senpaga paĝaro estas dediĉita al la germana lingvo kaj al ĝia kreskanta signifo en eŭropa kaj internacia kunteksto. Labormerkatoj de Germanio kaj Aŭstrio estas allogaj por negocpartneroj el aliaj landoj kaj malfermitaj por nova faka laboristaro. La sekvo de tio ĉi estas kresko de interesiĝo pri lernado de la germana lingvo.

La ĉefa celgrupo de la paĝaro deutsch.info estas motivigitaj lernantoj de la germana lingvo, kun intereso pri lingvo, kulturo kaj loĝantoj de germanparolantaj landoj. La paĝaro celas diversfakajn laboristojn kaj studentojn, kiuj volus translokiĝi en Germanion aŭ Aŭstrion, eventuale jam loĝas tie, kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj bezonas la germanan lingvon en sia laboro, lernantojn, turistojn kaj loĝantaron de ĉelimaj regionoj.

Kial lerni la germanan?

  • Geografia pozicio de Germanio, Aŭstrio kaj Svislando en la centro de Eŭropo kune kun la kultura kaj ekonomia signifoj de tiuj ĉi landoj igas la germanan lingvon tre lerninda.
  • Pli ol 100 milionoj da homoj en la mondo parolas germane.
  • Ĉirkaŭ 20 milionoj da homoj en la mondo lernas la germanan lingvon.
  • La germana estas la plej ofte uzata lingvo en Eŭropa Unio.
  • La germana estas laŭ Eurostat la dua plej ofte lernata fremda lingvo en EU.

Partneroj

Decidan rolon en sukceso de la projekto deutsch.info ludas kunlaboro de ĝiaj partneroj, kiuj utiligante siajn profesiecon kaj sperton strebas atingi la komunan celon. En la teamo de deutsch.info troviĝas diverskampaj fakuloj, el neprofitaj organizoj, samkiel el privataj kaj publikaj institucioj. Komune ili garantias ne nur sukceson de la projekto, sed ankaŭ ĝian disvastigon en celgrupoj.

Studio GAUS GmbH

Berlino, Germanio | www.studiogaus.com

La agentejo Studio GAUS estas ateliero aktiva sur kampo de novaj amaskomunikiloj. Ĝi laboras pri evoluigo de retlernadaj paĝaroj, interalie de slovake.eu, mluvtecesky.net, lingvo.info kaj lernu.net. Ĝi specialiĝas ĉefe pri evoluo de sistemoj por administrado de lingvistika kaj didaktika retejenhavoj kaj pri evoluigo de multlingvaj interagaj sistemoj por senpagaj retlernadaj paĝaroj.

Edukácia@Internet

Partizánske, Slovakio | www.ikso.net

Internacia organizo E@I kun helpo de siaj 250 volontuloj subtenas interkulturan edukadon per interreto. Al ĝiaj projektoj, surbaze de kiuj ekestas ankaŭ deutsch.info, apartenas multlingvaj paĝaroj, en kiuj oni povas lerni Esperanton (www.lernu.net) kaj la slovakan lingvon (www.slovake.eu). Krom kreado de edukpaĝaroj E@I okupiĝas ankaŭ pri aliaj edukaj aktivecoj, ĉefe sur kampo de lingvoj kaj novaj teknologioj.

Österreich Institut GmbH

Vieno, Aŭstrio | www.oei.org

Ekde 1997 ofertas Österreich Institut, taskigita de la Respubliko Aŭstrio, kursojn de la germana lingvo eksterlande. Ĉiujare ĉiarkaŭ 10 500 personoj en Beogrado, Bratislavo, Brno, Budapeŝto, Krakovo, Romo, Sarajevo, Varsovio kaj Vroclavo trapasas la kurson “La germana lingvo kun aŭstria pluso” (“Deutsch mit dem Östereichplus”). Ĉirkaŭ 2500 lernantoj ĉiujare trapasas la lingvoekzamenon por akiro de Aŭstria Lingva Diplomo (ÖSD), kiu estas internacie rekonata. La institutoj de Aŭstrio subtenas en gastigantaj landoj instruadon de la germana kiel fremda lingvo kaj kunlaboras kun aŭstriaj kaj internaciaj organizoj. En 2002 Österreich Institut estis honorigita per eŭropa premio Label por novecaj projektoj.

WBS TRAINING AG

Berlino, Germanio | www.wbstraining.de

WBS TRAINING AG havas pli ol 30-jarajn spertojn en ŝtate subtenata faka edukado, samkiel plua edukado dum dungiĝo kaj ĝi ofertas kursojn, kiuj plenumas postulojn de labormerkato en 20 kampoj: ekde aŭtomatiga tekniko tra komputila laboro kaj firmaa programaro ĝis lingvoj, ofte kun garantiita datumo de komenciĝo. Tiu ĉi tutgermania reto kun individuaj ankaŭ firmaaj klientoj konsistas el ĉirkaŭ 450 kunlaborantoj en pli ol 80 lokoj.

Inter-kulturo d.o.o.

Mariboro, Slovenio | www.interkulturo.si

La slovena asocio Inter-kulturo koncentriĝas pri internaciaj projektoj kaj kunlaboro en kampo de kulturo kaj edukado, precipe en ilia rilato al lingvoj. Alia agadkampo estas tradukprojektoj: Inter-kulturo eldonas verkojn de la slovena literaturo en aliaj lingvoj kaj male – kelkaj elstaraj verkoj de monda literaturo aperis en la slovena.

Mediaost Public Relations & Marketing

Berlino, Germanio | www.mediaost.de

La berlina PR- kaj marketinga agenturo agadas en la kampo de publikaj aferoj, publikaj rilatoj kaj komunikado en germana-rusa, resp. germana-orienteŭropa kunteksto. Mediaost okupiĝas pri organizado kaj PR-subteno de internaciaj projektoj de Senato de Berlino, ministerio pri kulturo de Rusio kaj aliaj ŝtataj organizoj. Ĉefe en orienteŭropaj landoj ĝi aktivas kiel fidinda partnero en filmproduktado kaj propagado de interretaj paĝaroj.

Fundacja Novinka

Krakovo, Pollando | www.novinka.pl

Fundacja Novinka estas neregistara organizaĵo, kies celo estas iniciati kaj promocii grandskalan socian evoluon kaj proksimiĝon inter landoj. La organizaĵo subtenas ĉefe projektojn en Meza kaj Orienta Eŭropo, emfazante interkulturan dialogon, internacian kunlaboradon, evoluigon de ciferecaj retoj kaj novigan kunlaboraton en loka, regiona, nacia, eŭropa kaj tutmonda niveloj. Tiu institucio ankaŭ funkciigas la portalon “novinka.pl”, dediĉita al la ĉeĥa kaj slovaka kulturo.

Spektrum Educational Center

Miercurea Ciuc, Rumanio | www.sec.ro

La celo de Fundația Centrul Miercurea Ciuc estas antaŭenpuŝi malferman socion kaj progresigi evoluon de ekonomie malfortaj regionoj de Rumanio per trejnadoj, kursoj kaj projektoj por diversaj celgrupoj. Plifortigo kaj potencigo de lokaj komunumoj per dumviva lernado, internaciaj spertoj kaj transnaciaj interŝanĝoj estas ŝlosilaj konceptoj.

Sınırlı Sorumlu Bilimsel Araştırmalar ve Uygulama Eğitim Kooperatifi

Istanbulo, Turkio | www.bilark.org

Bilark estas esplorinstituto, kiu realigas proprajn esplorajn projektojn, kreas kaj promocias esplorajn retojn per eventoj kaj konsilas kaj subtenas junajn sciencistojn. La sperto de Bilark inkluzivas tradukadon, aplikatan lingvosciencon, literatursciencon kaj instruadon de fremdaj lingvoj. La celo de Bilark estas interrilatigi malsamajn sciencajn aktorojn ekster la akademia mondo per diversaj kunlaboroj.

Milos Educational Womens Collaboration for Activities in Tourism

Milos, Grekio | www.mewcat.gr

Mewcat estis fondita kiel iniciato kun la celo plifortigi interkulturan dialogon ankaŭ en turismaj regionoj kiel grekaj insuloj. La celo estas utiligi la plurnacian kaj plurlingvan potencialon de tiuj interagoj kaj subteni la turismlaborantojn profesie kaj per trejnadoj. Mewcat kunlaboras en siaj projektoj kun lingvoinstruistoj, programistoj kaj laborantoj de la turismindustrio.

Kooperaj partneroj

Centrum jazykového vzdělávání Masarykovy univerzity

Brno, Ĉeĥio | www.lingua.muni.cz

CJV MU, Centro por Lingvolernado ĉe Universitato de Masaryk, estas tutuniversitata laborejo, kiu instruas fremdajn lingvojn al studentoj de nefililogiaj fakoj pere de siaj filioj ĉe fakultatoj. En 8 filioj ĉirkaŭ 60 instruistoj kaj eksterlandaj instruantoj koncentriĝas pri specifaĵoj de faka lingvo kaj instruado de akademiaj kapabloj al studentoj. Ĉiu kurso enhavas subtenajn retajn materialojn, kiujn pretigas instruistoj mem. La centro ankaŭ kreas testojn por pritakso de lingvonivelo kaj kreas virtualan lingvolernejon.

English Unlimited Sp. z o. o.

Sopoto, Pollando | www.eu.com.pl

Kiel unu el la plej grandaj lingvolernejoj en norda Pollando, English Unlimited (EU) ofertas kursojn pri diversaj eŭropaj lingvoj por pli ol 3000 studentoj kaj instruistoj. La kurso de la germana lingvo estas dua plej populara en la oferto, kiu inkluzivas ankaŭ kursojn por instruistoj de la germana. English Unlimited disponas je du aŭtorigitaj ekzamenejoj: ekzamencentro de Goethe-Instituto kaj ekzamencentro en Kembriĝo ESOL PL 080. Krom deutsch.info la lingvolernejo English Unlimited kunlaboras ankaŭ pri multaj aliaj eŭropaj projektoj.

Look in MENA

www.lookinmena.com

Look in MENA estas retpaĝaro liveranta ĉiujn necesajn informojn pri studado mondvaste. La retejo donas ankaŭ multflankan trarigardon pri klerigaj, kulturaj kaj distraj eventoj en la MENA-regiono.

Österreichischer Integrationsfonds

www.integrationsfonds.at

La Aŭstria Integriga Fondaĵo (ÖIF) estas fondaĵo de la Aŭstria Respubliko kaj partnero de la Federacia Ministerio pri Eŭropo, Integrigo kaj Eksterlandaj Aferoj. Ĝi respondecas pri multaj aferoj sur la kampo de integrigo kaj migrado en Aŭstrio.

Partneraj projektoj

Ĉu vi ŝatus kunlabori?

Kontaktu nin

Reen al la komenco