Al la enhavo

Loĝado

Serĉi loĝejon

Loĝejon oni povas facile serĉi per multaj retportaloj, alinome "loĝborsoj". Jen vi trovas elekton de loĝborsoj, kiuj ebligas serĉi loĝejon en tuta Germanujo.

En la loĝejborsoj la luprezo kutime estas la t.n. "malvarma luprezo". Malvarma luprezo kovras nur la uzadon de la loĝejo. La monsumo, kiun pagas la luprenanto al la ludonanto, estas la "varma luprezo". Tiu enhavas krom la malvarma luprezo ankaŭ la kurantajn kromkostojn, interalie por akvo, ruboservo, kaj aliaj kostoj, kiujn kaŭzas la flegado de la domo. Sed atentu: Ofte la kromkostoj ne enkluzivas la pagojn por la uzita kurento! Tial oni ĉiam antaŭe klarigu, kiujn kostojn inkluzivas la varma luprezo.

Lukontrakto

Lukontrakto entenas skribe la rajtojn kaj devojn de luanto kaj ludonanto. Devas aperi en ĝi la nomoj de luanto kaj ludonanto, priskribo de la loĝejo inkluzive de ĉiuj ejoj, kiuj ne servas por loĝado (parkejo, garaĝo....) kaj kromaj ludonitaj aĵoj (ekz. lavmaŝino, fridujo). Krome ĝi devas enhavi la altecon de la luo (luo kaj apudaj kostoj) kaj la tempon, kaze ke temas pri tempe limigita kontrakto.

denonci lukontrakton

Lukontrakto povas esti finita de la luanto aŭ de la ludonanto. Por ambaŭ ekzistas leĝe difinitaj tempolimoj, kiujn oni devas atenti, se oni volas fini lukontrakton. Ĉe ĝeneralaj lukontraktoj kun nelimigita tempo la luanto devus sendi la leteron pri la deziro fini la kontrakton 3 monatojn antaŭe. Por la ludonanto validas tempolimoj, kiuj dependas de la daŭro de la lukontrakto. Ĉe daŭro ĝis 5 jaroj la ludonanto devus sendi la leteron pri deziro fini la kontrakton 3 monatojn antaŭe. Ĉe 5 jaroj temas pri sesmonata tempolimo kaj ĉe 8 jaroj temas pri 9 monatoj.

Jen vi trovas specimenan leteron por fini la lukontrakton: www.immobilienscout24.de

Registriĝi ĉe "Einwohnermeldeamt" (oficejo, kiu registras ŝanĝojn de loĝloko)

Homoj, kiuj loĝas en Germanujo devas registriĝi ĉe "Einwohnermeldeamt". Tio estas ŝtata oficejo, kiuj registras la loĝlokon de ĉiu persona, loĝanta en Germanio. La registriĝo estas deviga. En la plej multaj federaciaj subŝtatoj la registriĝo estas senkosta, sed kelkfoje oni devas pagi iomete.

Dokumentojn, kiujn vi bezonas por registriĝi:

  • Persona legitimilo aŭ pasporto, depende de la devenlando.
  • Registriĝa formularo, havebla ĉe la registriĝa oficejo aŭ civitana oficejo (Bürgerbüro). En multaj urboj kaj komunumoj ankaŭ eblas elŝuti la formularon kaj presi ĝin.
  • identigiloj aŭ naskiĝdokumentoj de la infanoj, kiuj ekloĝos kune
  • lu- aŭ aĉet-kontrakto (se ekzistanta)
  • konfirmo de ekloĝo fare de la luprenanto (se ne jam menciita en la lukontrakto)
  • geedziĝo-dokumento (se ekzistanta)

Telefono & Interreto kaj poŝtelefono

Ofte oni kontraktas telefonon kaj interreton ĉe la sama entrepreno. Sube vi trovas kelkajn ligilojn.

Se vi volas fini la kontrakton kun via peristo, vi povas uzi jenan ekzemplan tekston. www.kostenlose-vordrucke.de

Atenton Se vi volas resti kun via malnova telefonnumero, skribu tion en la teksto. Samtempe via nova ofertanto de la telefonlinio ricevu sciigon pri tio.

Kurento & Gaso

Kiam vi ekloĝas ie, vi devas peti liveron de la kurento. Por tio vi devas observi certajn limdatojn. Se vi ne elektis liveriston, servos vin aŭtomate la loka liveristo. Vi devas tamen atenti, ke la prezoj por kurento inter la liveristoj povas rimarkeble diferenci. Sed estas sufiĉe facile, transiri al alia liveristo: vi devas nur mendi la konforman tarifon, la ceteron faros la nova liveristo por vi.

Atenton Ŝanĝante vian loĝlokon, vi devas malkontrakti la kurenton.

Komparo pri diversaj kurentofertantoj: www.toptarif.de

Se via nova loĝejo uzas gason, vi laŭeble baldaŭ mendu tion. La gasliveristoj nuntempe ebligas malkomplikan sinanoncon sur siaj retpaĝoj. Kiam vi intencas malmendi la gason, vi devas atenti, ke vi sufiĉe frue antaŭe informu la gasliveriston, ke vi ekde certa tago ne plu bezonos liajn servojn.

Atenton Ŝanĝante vian loĝlokon, vi devas malkontrakti la gason!

Komparo de gasprezoj: www.toptarif.de

radiokotizo

La radiokotizon ekde la 1a de januaro 2013 devas esti pagata de ĉiu loĝejo, sendepende de tio, ĉu oni posedas radion, televidilon aŭ komputilon. Ekde 2013 la kotizo estas 17,98 eŭroj monate por ĉiu loĝejo. Pliajn informojn vi trovas tie: www.rundfunkbeitrag.de

rubodisigado

Germanujo havas unu el la plej altaj gradoj de recikligado en la mondo. Granda plimulto de la mastrumataj loĝejoj tre zorge disigas la rubon. Ĉar ekzistaj grandaj regionaj diferencoj de la rubodisigado, oni informu sin pri tio ĉe la vilaĝa aŭ urba administracio. Neobservado de la regularo pri rubodisigado povas kaŭzi denuncojn kaj punpagojn.

Uzita Papero en la grandan bluan ujon: en tiun ujon oni metu paperon, kartonon, gazetojn, katalogojn, librojn aŭ revuojn.

Vitro al la vitrokolektujo: La vitron oni devas ordigi laŭ koloro. Oni diferencas blankan, verdan aŭ brunan vitron. La fermilojn de la vitroj oni antaŭe devus forigi - ilin oni devas meti al la flava ujo. Boteloj por kiuj oni pagis garantimonon, ne estu ĵetitaj al la vitrokolektujoj.

Pakumoj al la flava ujo aŭ en la flavan sakon. en la flavan ujon metu pakumojn el plasto (ekz. plastikaj boteloj, plastikaĵoj), kombinitajn materialojn (Tetrapako, kafopakumoj, laktopakumoj), el metalo (ladujoj, aluminia folio...) kaj plastikajn fermilojn de boteloj aŭ vitroj.

Poluaĵoj devas esti kolektitaj dise: Poluaj materialoj devas esti kolektitaj dise de la alia rubo, ĉar ili ĉe malĝusta pritrakto povas damaĝi grave la naturon. Al tiu kategorio apaartenas baterioj, akumulatoroj, energiŝparlampoj, medikamentoj, lakoj, pesticidoj. Tiujn materialojn vi povas redoni en la vendejo, kie vi aĉetis ilin aŭ vi povas transdoni ilin ĉe la kolektejo de problemmaterialoj de la komunumo (Wertstoffhof).

Biorubon al la Biorubujo: en la biorubujon (depende de la federacia subŝtato ĝi povas havi brunan aŭ verdan koloron) vi metu restaĵojn de legomoj aŭ fruktoj, kaforestojn, teorestojn, ĝardenrubon, kaj paperajn buŝ- aŭ kuirejotukojn.

Ĉion alian metu al la restrubujo: depende de la federacia subŝtato povas temi pri nigra aŭ griza ujo. En ĝi oni kolektas ĉiujn aliajn rubojn, kiel ekz. restaĵoj de gumo, cindro, cigaredajn restaĵojn, ledoarikoloj, higienaj artikoloj, vindotukojn...

Laboro

Laborserĉo

Personoj, kiuj havas ŝtatanecon de iu EU-ŝtato, ĝenerale ne bezonas laborpermeson por labori en Germanujo. Escepto estas specialaj pont-reguloj por novaj EU-ŝtatoj, kiel Rumanujo kaj Bulgarujo.

Ŝtatanoj de alia ŝtatoj kontraŭe bezonas restadpermeson kaj permeson de la Bundesagentur für Arbeit (speciala ŝtata instanco).

Ligiloj por serĉi laboron en Germanujo:

Specimenoj de bona vivpriskribo:

Laborkontrakto

Labordonanto kaj laboristo interkonsentas pri laborkontrakto. Tiel la laboristo sin devigas fari la promesitan laboron kaj la labordonanto sin devigas pagi la interkonsentitan salajron. En la laborkontrakto krome aperas la devoj de la labordonanto kaj laboristo. Ne ekzistas leĝa formo de laborkontrakto, sed la laboristo havas la rajton ke en ĝi skribe aperas al esencaj laborkondiĉoj.

Kaj laboristo kaj labordonanto havas la rajton fini la laborkontrakton. Nepre devas esti skriba malkontrakta letero. La leĝo (§622 BGB) aŭ la kontrakto difinas tempolimojn. Laboristo povas fini kontrakton transdonante la malkontraktan dokumenton minimume 28 tagojn antaŭ la fino de la kontrakto. En tiu kazo la malkontrakto okazas je la 15-a aŭ je la fino de monato.

Ligiloj al la senkosta formularo por malkontrakta letero. www.kostenlose-vordrucke.de

Eŭro-Pasporto

La Eŭro-Pasporto estas senkosta servo de la Eŭropa Unio, kies celo estas subteni la moveblecojn en Eŭropo. Per ĝi oni povas montri konojn, kvalifikojn kaj kapablojn en facile kompreneble formo. Ĝi servas kiel helpo ĉe studoj, klerigado aŭ serĉo de laboro. La jenaj komunaj dokumentoj estas haveblaj: Eŭro-Pasporto Vivpriskribo, Eŭro Lingvo-Pasporto, Eŭro-Pasporto Atestoj, Eŭro-Pasporto Movebleco kaj la Eŭro-Pasporto Diplomoj.

Pri la Eŭro-pasporto: www.europass-info.de

Diversaj Laboroj

Apud la plentempa laboro ekzistas diversaj aliaj formoj de laboro.

Parttempa laboro: Laboristoj kun parttempa laboro ĝenerale havas pli malaltan semajnan labortempon kiel la plentempuloj. Tiu laborformo okazas pere de interkonsento inter labordonanto kaj laboristo. Patrinoj aŭ patroj dum Gepatra Forpermeso havas la rajton je parttempa laboro.

Reduktita Labortempo La Reduktita Labortempo estas la nedaŭra malplialtigo de la regula laborhoraro pro foresto de laboro aŭ mono en entrepreno. Povas esti ke ĉiuj dungitoj aŭ nur parto de la dungitoj estas tuŝitaj. En kelkaj kazoj la koncernita laboristo povas ricevi iun kompenson de la asekuro por senlaboruloj.

Leĝera laboro Leĝera laboro, ankaŭ nomiĝas Minilaboro, Mikrolaboro aŭ 400-Eŭro-Laboro. Temas pri dungorilatoj kun malalta salajro aŭ tempe tre limigitaj kontraktoj. Ekde la 1-a de januaro 2013 validas por kontraktoj de "Leĝera Laboro" al salajrolimo de 450 Eŭroj.

Fleksebla labortempo: Tio estas ĉiuj formoj de laboro, kie la daŭro de la laborhoroj tage, semajne aŭ monate estas sub la normala laborhoraro.

Memstareco Se oni komencas labori memstare temas pri fondo de propra entrepreno. La nacia registaro aŭ la registaroj de la federaciaj subŝtatoj subtenas la fondon de propra entrepreno pere de kreditoj aŭ subvencioj.

Helpo ĉe la kreo de entrepreno:

Familio kaj infanoj

La lerneja sistemo

En Germanujo la federaciaj landoj respondecas por la lerneja sistemo. En ili tial partoj de la kleriga sistemo diferencas. Tamen ĉiu federacilanda sistemo havas similan skemon. En Germanujo la lerneja vizitodevo post la periodo de la infanĝardeno aŭ de la antaŭlernejo komenciĝas per la deviga baza lernejo (9 ĝis 10 jaroj da lerneja vizitodevo). Poste sekvas la faklerneja vizitodevo, dum kiu oni povas frekventi faklernejon, kursojn de klerigaj sistemoj de profesienkondukaj lernejoj aŭ la klasojn de la duagrada aŭ de la supera lernejoj. La faklerneja vizitodevo finiĝas normale post la 12a klaso. Tiam sekvas ankoraŭ la tria kaj la kvara klerigaj periodoj, al kiuj apartenas ĉefe pliklerigaj ofertoj (ekz. en popol-altlernjo).

Konstruo de la germana lerneja sistemo

Unua grado: Inter la 1-a ĝis la 4-a klaso la infanoj vizitas la bazlernejon. Ĝenerale oni instruas nur matene. En la plej multaj federaciaj subŝtatoj la infanoj jam ricevas kvalifikojn.

Dua grado I: Inter la 5-a ĝis la 10-a klaso la lernantoj povas viziti diversnivelajn lernejojn. Ekzistas baznivelaj lernejoj (Hauptschule), meznivelaj lernejoj (Realschule), altnivelaj lernejoj (Gymnasium) kaj lernejoj kie studas ĉiuj niveloj kune (Gesamtschule). Depende de la lerneja formo kaj federacia subŝtato la lernantoj povas fini la lernejon post la 9-a aŭ 10-a klaso.

Dua grado II La supera dua grado finiĝas post la 12a aŭ la 13a klaso kun la abituro aŭ la fakaltlerneja kvalifiko (post la 12a aŭ la 11a klaso). Tio validas ankaŭ por fakaj lernejoj de ĉiuj specoj.

Dua Kleriga ŝtuparo inter ili estas vesperaj lernejoj kaj aliaj klerigejoj, en kiuj oni povas postakiri la abituron aŭ la bazlernejan ekzamenon

Ĉi tie vi trovas superrigardon pri la diversaj lernejaj formoj: www.kmk.org

Rajto je proinfana subvencio

Principe ĉiuj gepatroj havas la rajton ricevi proinfanan subvencion. Tio validas, kaj por Germanujanoj, EU-civitanoj kun loĝejo en Germanujo, kaj por ne-EU-civitanoj kun loĝad- aŭ restad-permeso en Germanujo. La proinfana subvencio estas pagata ĝis la fino de la 18a vivojaro, kelkfoje ankaŭ pli longe. Normale la proinfana subvencio povas esti petata nur de la koncernata familiokaso.

Pliajn informojn vi trovas ĉi tie: www.arbeitsagentur.de

Studoj kaj klerigado

Postuloj por eksterlandaj studentoj

Personoj, kiuj volas studi en Germanujo devas havi tiel nomatan universitatan alirpermeson. Tio estas lerneja atesto, kiu egalas al la germana abituro. La alirpermeson oni akiras rekte ĉe la universitato. La kondiĉoj kaj la elektoproceduroj varias inter la diversaj universitatoj kaj studoj. La plej bona kontaktpartnero rilate al ĉi tiaj demandoj estas la akademia oficejo pri eksterlandaj aferoj (Akademisches Auslandsamt) de la elektita universitato. Kelkaj universitatoj petas aldonan teston por kontroli ĉu la aspiranto havas la taŭgajn konojn. Se la rezulto de tia testo estas bona, oni povas plialtigi la ŝancojn ricevi studlokon. www.testas.de.

En la kazo, ke via lerneja atesto ne sufiĉas por studi en Germanujo, vi povas fari kontrolekzamenon. Ekzistas diversaj lernejoj kaj lokoj kie oni povas helpi al vi por prepari vin. www.studienkollegs.de

Lingvaj konoj

La instrulingvoj ĉe la plej multaj studoj en Germanujo estas la germana lingvo. Antaŭkonoj de la germana lingvo sur nivelo B2/C1 estas nepraj. La du plej gravaj lingvoekzamenoj, kiujn ĉiuj universitatoj akceptas, estas la ekzameno pri la germana kiel fremdlingvo ((TestDaF) kaj la ekazemeno pri la germana lingvo por ricevi la studaliron, kiel eksterlandanoj (DSH).

Atenton Tamen ankaŭ ekzistas esceptaj kazoj, kiam oni ne postulas lingvoekzamenon (ekz. abituro ĉe germana eksterlanda lernejo aŭ la nova Goethe certifikaĵo C2. Esploru ĝustatempe pri la postuloj ĉe la de vi elektita universitato!

Pere de la {1]TestDaF-Preparekzameno vi povas taksi viajn ŝancojn.

Ĉe la portalo pri lingvokonoj vi povas serĉi informojn pri la bezonataj lingvokonoj en la de vi elektita universitato.

Kostoj por studado en Germanio

La kostoj por studi en Germanio estas en la eŭropa averaĝo. Studentoj ĝenerale havas ĉirkaŭ 800 Eŭrojn monate.

Studante en Germanio supozeble ekestos la sekvaj kostoj:

  • Studkontribuoj
  • Studtakso
  • Kromaj studkostoj
  • Kostoj de la sanasekuro
  • Ĝeneralaj elspezoj

Studkontribuoj Ĉiu federacia subŝtato memstare decidas pri studtaksoj. La aktualan situacion pri studtaksoj vi trovas ĉi tie. Se vi devas pagi studtakson temas pri ĉirkaŭ 500 Euro semestre. ERASMUS studentoj ĝenerale ne pagas studtaksojn. Kontraŭ postdiplomaj studoj aŭ internaciaj studoj ĉe privataj universitatoj preskaŭ ĉiam kostas.

Semestra kontribuo Preskaŭ ĉiuj germanaj universitatoj petas studtakson de la studentoj. Tiel oni financas parton de la administraj kostoj, studentajn loĝejojn kaj la studentan manĝejon. Krome oni ĉe multaj universitatoj ankaŭ financas la semestran bileton por la publika trafiko. Ĝenerale la studtakso havas alton de inter 25 ĝis 150 Eŭroj semestre.

Kromaj studkostoj: Studentoj dum la studoj devas kalkuli kun aldonaj studkostoj. Temas pri kostoj por aĉeto de libroj, ekskursoj kaj komputilado.

Kostoj de la sanasekuro: Se oni studas en Germanio oni devas havi sanasekuron. Ĝis la 30-a vivojaro kaj 14-a studsemestro la ŝtataj asekuroj devas akcepti studenton por favor tarifo. Ĝenerale temas pri ĉirkaŭ 80 Eŭroj monate.

Atenton Esploru ĝustatempe ĉu via sanasekuro ankaŭ estas valida en Germanujo. En tiu kazo vi devus havigi al vi konfirmon, ke vi estas liberigita de la germana, leĝa asekuro. EU-civitanoj pere de la Eŭropa Karto pri Sanasekuro (EHIC) ankaŭ havas la asekuran protekton ankaŭ en Germanujo.

Ĝeneralaj elspezoj: Al la ĝeneralaj elspezoj apartenas la kostoj por nutraĵoj, vestaĵoj aŭ loĝado. La loĝado kostas ĉirkaŭ unu triono de la tutaj kostoj por la studado. Studentoj havas diversajn loĝeblecojn, plej malmultekoste oni loĝas en Studentan Hejmo aŭ en Loĝkomunumo (LK)

Ĉambro en Studenta Hejmo kostas inter 120 kaj 200 Eŭroj, eta loĝejeto kostas inter 250 ĝis 370 Eŭroj. Pliaj informoj pri la loĝado en Studenta Hejmo estas troveblaj en la retpaĝo de la studenta organizaĵo (Studentenwerk) de via universitata urbo. www.studentenwerke.de

Germanaj studentoj tre ŝatas vivi en studenta loĝkomunumo (LK). Ĉiu kunloĝanto havas propran ĉambron. Banejon kaj kuirejon oni uzas kune. La kostoj por ĉambro en LK varias inter 150 ĝis 300 Eŭroj. Trovu loĝkomunumon en la interreto:

Personoj, kiuj volas vivi en propra loĝejo devus eki la serĉadon ĝustatempe antaŭ la komenciĝo de la semestro. La kostoj varias multe laŭ grandeco, kvalito kaj situo. Malfacile trovebla estas loĝejo kun luprezo sbu 250 Eŭroj (sen kromkostoj). Se vi luas propran loĝejon vi mem devas zorgi pri la kontraktado de kurento, gaso, telefono kaj interreto. La ludonanto kelkfoje petas pruvojn pri enspezoj aŭ petas ke aliaj homoj garantias al li la ricevon de la luo. Plej facile vi trovas loĝejon rete:

Se vi jam estas en Germanujo, sed ankoraŭ ne trovis loĝeblecon vi povas serĉi dumtempan solvon en hostelo, junulargastejo aŭ studenthotelo de la studenta organizo (Studentenwerk) kaj lui tie ĉambron dum iom da tempo.

Studenthotelo de la Studenta Organizaĵo (Studentenwerk) www.studentenwerke.de

Ligiloj al hosteloj

Servopakaĵoj por internacia studentoj: Kelkaj studentaj unuiĝoj (Studentenwerk) ankaŭ ofertas servopakaĵojn. Ili inkluzivas loĝĉambron, sanasekuron, manĝojn, la semestran takson kaj kulturajn ofertojn. Kelkaj studentaj unuiĝoj aldone ofertas biciklon, komputilon, manĝilaron aŭ lingvokursojn. Tiu servo ankaŭ povas daŭri unu aŭ du semestrojn. Informiĝu pri tio ĉe via studentaj unuiĝoj.

Atenton Kiel studento en Germanio oni ĝenerale havas diversajn avantaĝojn, ekz. en muzeoj, kinejoj, naĝejoj. Ankaŭ ĉe telefontarifoj, trajnbiletoj aŭ abono de gazetoj povas ekzisti rabatoj. Esploru pri tio!

Eblecoj por financi la studojn

En la paĝo de la Deutscher Akademischer Austausch Dienst (DAAD) vi trovas eblecojn por financi viajn studojn pere de stipendio.

Multajn informojn pri studado en Germanujo vi ankaŭ trovas en la paĝo Studi en Germanio.

Pluklerigaj eblecoj

Vivakompana lernado en la germana edukpolitiko ege gravas. La profesia pluklerigado havas la celon alkutimigi la personojn al la rapidaj teknika kaj ekonomia ŝanĝoj kaj al la multaj societaj ŝanĝoj.

En la interreto vi tre facile povas informiĝi pri eblecoj por pluklerigado:

Germanaj universitatoj

Universitataj urboj en Germanujo superrigarde: http://studieren.de

Aachen
RWTH (Rheinisch- Westfälische Technische Hochschule)
Augsburg
Universität
Bamberg
Otto-Friedrich-Universität
Bayreuth
Universität
Berlin
Freie Universität (FUB)
Humboldt-Universität (HUB)
Technische Universität (TUB)
Bielefeld
Universität
Bochum
Ruhr-Universität
Bonn
Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität
Bonn - Alfter
Alanus Hochschule für Kunst und Gesellschaft
Braunschweig
Technische Universität
Bremen
Universität
Hochschule Bremen
Bremerhafen
Hochschule Bremerhaven
Chemnitz
Technische Universität Chemnitz
Clausthal
Technische Universität
Cottbus
Brandenburgische Technische Universität
Darmstadt
Technische Universität Dramstadt
Dortmund
Universität
Dresden
Hochschule für Technik und Wirtschaft
Technische Universität
Düsseldorf
Heinrich-Heine-Universität
Duisburg
Gerhard-Mercator-Universität - Gesamthochschule
Eichstätt
Kath. Universität Eichstätt
Erfurt
Universität Erfurt
Pädagogische Hochschule Erfurt
Erlangen-Nürnberg
Universität
Essen
Universität Gesamthochschule
Folkwang-Hochschule Essen
Esslingen
Hochschule für Sozialwesen Esslingen
Flensburg
Bildungswissenschaftliche Hochschule Flensburg
Frankfurt am Main
Johann Wolfgang Goethe Universität
Hochschule für Bankwirtschaft
Philosophisch-Theologische Hochschule Sankt Georgen Frankfurt (a.M.)
Frankfurt (Oder)
Europa-Universität Viadrina Frankfurt (Oder)
Freiberg (Sachsen)
Technische Universität Bergakademie
Freiburg im Breisgau
Universität
Gießen
Universität
Göttingen
Georg-August-Universität
Greifswald
Ernst-Moritz-Arndt-Universität
Hagen
FernUniversität
Halle
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
Hamburg
Technische Universität Hamburg-Harburg (TUHH)
Universität
Universität der Bundeswehr
Hannover
Universität
Medizinische Hochschule
Tierärztliche Hochschule
Heidelberg
Universität
Hildesheim
Universität
Hohenheim
Universität
Ilmenau
Technische Universität
Jena
Universität
Kaiserslautern
Universität
Karlsruhe
Universität
Staatliche Hochschule für Gestaltung Karlsruhe
Kassel
Universität
Kiel
Universität
Koblenz
Universität
Wissenschaftliche Hochschule für Unternehmensführung
Konstanz
Universität
Köln
Universität
Leipzig
Universität
Leipzig Hochschule für Grafik und Buchkunst
Hochschule für Technik, Wirtschaft und Kultur
Lübeck
Medizinische Universität
Ludwigsburg
Pädagogische Hochschule
Lüneburg
Universität
Magdeburg
Otto-von-Guericke-Universität
Mainz
Johannes Gutenberg-Universität
Mannheim
Universität
Marburg
Philipps-Universität
München
Ludwig-Maximilians-Universität
Technische Universität
Universität der Bundeswehr
Hochschule für Philosophie München
Münster
Westfälische Wilhelms-Universität
Nürnberg-Erlangen
Universität
Oestrich-Winkel
European Business School Schloß Reichartshausen (ebs)
Oldenburg
Carl von Ossietzky Universität
Osnabrück
Universität
Paderborn
Universität-Gesamthochschule
Passau
Universität
Potsdam
Universität
Regensburg
Universität
Rostock
Universität
Saarbrücken
Hochschule für Technik und Wirtschaft des Saarlandes
Universität des Saarlandes
Siegen
Universität Siegen
Speyer
Hochschule für Verwaltungswissenschaften
Stuttgart
Universität Stuttgart
Stuttgart-Hohenheim
Universität Hohenheim
Trier
Universität
Tübingen
Eberhard-Karls-Universität
Ulm
Universität
Vechta
Universität Vechta
Weimar
Bauhaus - Universität Weimar
Weingarten
Pädagogische Hochschule
Witten-Herdecke
Privat-Universität Witten-Herdecke
Wuppertal
Bergische Universität
Würzburg
Bayerische Julius-Maximilians-Universität

Mono kaj impostoj

Enspezimposto

Ĉiu private impostdeva persono devas sendi al la financoficejo la enspezimpostan deklaron. Ĝi servas por kalkuli la pagendan enspezimposton. Se oni pagis dum la jaro pli ol oni devus pagi, oni rericevas la diferencon. Ĝenerale oni devas sendi la enspezimpostan deklaron ĝis la 31-a de majo al la financoficejo.

La impostdeklaron oni povas plenigi kaj transdoni rete, ekzemple ĉe: www.elster.de

Malfermi bankkonton

Persono, kiu estas plenkreska ĝenerale povas malfermi bankkonton, pruvante sian identecon. Ofte la bankoj tamen havas aldonajn kondiĉojn, kiel ekzemple la havon de laboro. Personoj, kiuj ankoraŭ ne estas plenkreskaj povas malfermi bankkonton kun la permeso de la edukrajtaj personoj. Se iu banko rifuzas la malfermon de bankkonto la koncernita persono ankaŭ povas malfermi bonhavan konton (ĉiesula konto). Informoj pri tio troviĝas ĉe ŝparkasoj (Sparkasse), popolaj bankoj (Volksbank), aliaj bankoj kaj ĉe la centro de konsumantoj (Verbraucherzentrale).

Malfermante konton la klientoj havas la eblecon elekti inter filialbankoj aŭ direktbankoj. La direktbankoj ĝenerale havas tre favorajn kondiĉojn, sed ofte la konto estas nur reta. Dume en la filialbankoj la klientoj havas personan konsilanton aŭ inkluziviĝas specialaj servoj.

Schufa

La "Schufa" estas la plej konata instituto pri sekureco de kreditoj. Ĝi ne nur protektas la kontraktpartnerojn kontraŭ perdo de kreditoj, sed ĝi samtempe helpas ke la aĉetantoj evitas troan ŝuldoŝarĝon. La "Schufa havas informojn pri ĉirkaŭ 75% de la homoj en Germanio.

Ĉiuj personoj en Germanujo, kiuj prenas krediton estas registritaj en datenbazo de kreditagentejo (Schufa). Kreditoj estas ne nur bankkreditoj, sed ankaŭ aĉetoj en pluraj pagoj. Pere de la informoj pri la kreditprenanto (nomo, adreso, antaŭa adreso, profesio, labordonanto, salajro, ŝuldoj kaj aliaj parametroj) estas kalkulitaj poentvaloro, kiu donas informon pri la kreditindeco de la persono. Se vi volus scii, kiuj informoj estas registritaj pri vi, vi povas peti informon pri tio, rekte ĉe la Schufa

Sanasekuro

En Germanujo eblas elekti inter ŝtata (leĝa) kaj privata sanasekuro. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn: ĉe la privata sanasekuro la servoj ĝenerale estas pli bonaj. La asekuro ankaŭ pagas diversajn aferojn, kiujn la ŝtata asekuro ne transprenas. Ĉe la ŝtata asekuro oni pagas procentaĵon laŭ la salajro, kiun oni ricevas. Tiuj, kiuj havas malaltan salajron, pagas pli malmulte. La aĝo ne ludas rolon. La privata sanasekuro mem decidas pri la prezoj, kiuj varias laŭ aĝo. Ofte la prezoj dum la jaroj multe altiĝas.

Atenton Se oni decidis fariĝi membro de la privata sanasekuro, oni ne facile povas poste ŝanĝi la aferon kaj realiĝi al la ŝtata asekuro. Nur personoj, kiuj aĝas malpli ol 55 kaj ricevas salajron sub la tiel nomata devolimo (homoj kun salajro sub la devolimo devas esti membro de la ŝtata sanasekuro) povas ŝanĝi. La decido kontrakti la privatan sanasekuron tiel ofte estas decido por la vivo.

Informoj por rifuĝintoj

Unuaj informoj

Konsilado / akceptejoj

Laboro

Loĝado

Studado

Ceteraj

Reen al la komenco