Al la enhavo

Ĉio pri la artikoloj!

Lingvolerna aplikaĵo por plenkreskuloj kaj junuloj!

Jetzt die App kostenfrei herunterladen und ausprobieren!

  • App Store
  • Google Play

Kun la aplikaĵo “deutsch.info: Der Die Das” eblas regi lude kaj amuze unu el la plej malfacilaj ĉapitroj de la germana gramatiko: lernado de la artikoloj kaj de ilia ĝusta uzo.

Sume 1000 utilaj substantivoj estas ekzercataj helpe de 10 000 ekzemplaj frazoj. Aldone al difinaj kaj nedifinaj artikoloj estas ekzercataj ankaŭ ilia uzado en kombino kun prepozicioj, adjektivoj, posedaj pronomoj kaj nedifinaj pronomoj, en diversaj kazoj kaj en unu- kaj multenombro!

La ekzemplaj frazoj koncentriĝas sur parola lingvo kaj utilaj vortkombinoj. Tial la lernitaj vortoj kaj frazoj povas esti tuj uzataj en la ĉiutaga vivo!

Por ke la aplikaĵo estu ankaŭ amuza, troviĝas ankaŭ multaj interesaj geografiaj kaj kulturaj informoj pri la germanlingvaj landoj, gramatikaj indikoj, amuzaj esprimoj, multaj bildoj kaj sondosieroj. La aplikaĵo estas alloga ankaŭ pro bela fasono kaj luda strukturo. Speciala algoritmo ebligas individuan kaj nivel-adaptitan lernadon kaj planas regulan ripetadon de la jam lernitaj vortoj kaj frazoj.

Partneroj

Reen al la komenco